Ĉar Reddit troviĝas en Usono, la FBI prenis
kaj povus repreni ĉiun informon, kiun ili volas.
La ĉefa kialo por la estigo de Raddle ŝajnas tamen esti la cenzurado
kaj la forigo de kontoj de maldekstraj aroj, kiel klarigas la vikia
paĝo "History" de Raddle.
La lingvo HTML konformas
kun la WHATWG-normo. Ĉar ĝi estas
markolingvo, eraro en HTML
ne kaŭzas, ke la paĝaro ceŝu funkcii, sed la retumilo ĝin montras kiel
eble plej bone.
Havi erarojn en HTML estas problema, ĉar ĝi povas aperigi neatenditajn
kaj malfacile reprodukteblajn erarojn, ĉefe kiam ili nur aperas en
konkreta retumilo. Do estas necesega skribi validan HTML-n.
Tamen estas facile fari erarojn kaj ĝin pretervidi. Sekve oni rekomendas
validigi la HTML-kodon, tio estas, trovi la erarojn kaj korekti ilin.
Por tio ekzistas validiloj, kiuj generale simple montras erarojn. La
plej ĝisdatigita kaj rekomendinda estas The Nu Html
Checker. La W3C subtenas nodon
de ĉi tiu validilo, kiu permesas al ni validigi HTML-dokumentojn en la
retumilo, enigante URL-n, alŝutante
dosieron kaj skribante la kodon en
formularo. Ĉar ĉi tiu validilo
estas libera programaro, vi povas instali ĝin facile en via komputilo.
La reta validilo bone funkcias, se vi nur devas validigi kelkajn
retejojn okaze, sed ĝi ne utilas por validigi tutan retejon. Por tio mi
rekomendas uzi la version de The Nu Html Checker, kiun oni plenumas en
terminalo. Ĝi troviĝas en la dosiero vnu.jar (Java estas bezona).
Mi persone uzas la
html5validator-pakon, ĉar mi
laboras kun Python kaj ĝi ne signifas kroma dependaĵo. Por instali ĉi
tiun pakon en GNU/Linukso-distribuo bazita sur Debiano oni nur devas
plenumi...
Post la instalo havas ni programon kun la nomo html5validator, kiun ni
povas plenumi en la terminalo:
html5validatorindex.html
Utilega argumento estas --root, kiu permesas validigi ĉiujn dosierojn
en dosierujo, kaj en la dosierujo ene de la dosierujo..., tiel ĝis ĉiun
ĝi validigis. Mi uzas ĝin donante la kernan dosierujon de mia retejo,
validante tiel la tutan retejon en kelkaj sekundoj.
html5validator--rootretejo/
Estas inde uzi ian kontinuan
integriĝon por
eviti plenumi mane la antaŭan komandon ĉiam, kiam vi ŝanĝas ion en la
retejo. Por tio mi uzas GitLab
CI. Tiel mi prizorgas
ĉi tiun retejon kaj multajn aliajn sen HTML-eraroj kaj kiam mi rompas
ion, mi rimarkas baldaŭ.
Ĉi tiu testo de GitLab CI
montras, ke la retejo estis kreita sukcese kaj sen HTML-eraroj.
Mirigas min, ke estas homoj kiuj travivis mem kiel funkcias la
lernosistemo kaj ankoraŭ pensas, ke ili povos lerni kodumi per instruado en klasĉambro.
Mi dubegas, ke ili povos lerni ion utilan el instruistoj, kiuj kaŝas
post skribtablo kaj mankas realan sperton pri programado. Estas stulta
intenci lerni ion utilan pri datumbazoj el iu kiu neniam desegnis nek
laboris kun malsimpla datumbazo en la reala mondo kaj nur rediras kiun
aliuloj skribis en lernolibroj.
Dum mia sperto en la labormondo mi konstatis la senutileco de jaroj kaj
jaroj de universitato. Mi, kiu ne lernis kodumado en la universitato,
ege superas al kiuj ĉeestis dum jaroj en klasĉambroj, kiel tio eblas?