Ne plu eblas laŭleĝe aĉeti aŭ vendi Moneron

La ĉifrovaluta platformo Binance jam formetis Moneron en Februaro. Nun estas la vico de Kraken, kiu ne plu ofertos Moneron por klientoj de la Eŭropa Unio en Novembro. Kial Monero estas tiel danĝera?

La transakcioj de Monero ne estas spureblaj, kaj tio estas problemo por la Eŭropa Unio, kiu volas spuri ĉifrovalutajn transakciojn same kiel ili spuras tradiciajn monajn transakciojn. Do Kraken estis devigita formeti Moneron por EU-klientoj.

Tamen, en aliaj landoj vi ankoraŭ povas laŭleĝe aĉeti Moneron kaj ekzistas malcentraj platformoj kaj babilejoj, kie vi povas aĉeti kaj vendi Moneron. Ekzemplo estas Haveno-reto, kiu funkcias tra Tor por konservi la privatecon de la partoprenantoj.

Ĉu la EU ankaŭ malpermesos al ĉifrovalutaj platformoj vendi kaj aĉeti Zcash, Dash aŭ Litecoin1? Mi pensas ke ne, ĉar tiuj valutoj ne estas implicite privataj, malsame ol Monero.


  1. Litecoin ebligas al la uzantoj per la teknologio MWEB sendi sekretajn transakciojn. 

Reddit perdas uzantojn kaj monon, ĉar ĝi ignoris la plendojn de siaj uzantoj

Reddit pagas la prezon ignori la proteston de siaj uzantoj kontraŭ siaj lastaj ŝanĝoj.

Unuflanke multaj homoj moviĝis al aliaj platformoj kiel Lemmy, kiu triobligis siajn uzantojn en mallonga tempo:

Aliflanke la retejo de Reddit ĉesis funkcii pro protestoj, en kiuj pli ol 7000 diskutejoj Legu plu el Reddit perdas uzantojn kaj monon, ĉar ĝi ignoris la plendojn de siaj uzantoj

YouTube minacas la disvolvistojn de Invidious

La disvolvistoj de Invidious ricevis retmesaĝon el YouTube, kiu petas, ke ili ne plu havigu la programon. Laŭ la jura teamo de YouTube, ili estus malobservantaj la uzkondiĉoj de la API de YouTube, kio ne eblas, ĉar Invidious ne uzas la API de YouTube.

Ili ankaŭ diras, ke Invidious «estas havigata en invidious.io», kio ankaŭ ne veras, ĉar tiu retejo ne gastigas neniun version de Invidious. Nuntempe estas 40 retejoj, kiuj gastigas publikajn versiojn de Invidious, sur kiuj la Invidious-skipo neniun regpovon havas, ĉar Invidious uzas la liberan permesilon AGPL. Eĉ se Invidious estu kontraŭleĝa en Usono, estas versioj gastigitaj en la Tor-reto, en la I2P-reto kaj en multaj landoj, kio igas, ke efektive ne eblu malaperigi Invidious. Krome, ĝia kodo troviĝas en kelkaj platformoj por disvolvistoj kaj en multege da komputiloj.

Invidious akceptis nek la kondiĉojn de uzado de la YouTube-API nek tiujn de YouTube. YouTube ebligas la aliron al la enhavo gastigita en siaj serviloj per la HTTP-protokolo, do Invidious neniel ciferece krimis; ĝi simple defendas la rajton al la privateco kaj libereco.

Google (la firmao, kiu regas YouTube-n), aliflanke, ne respektas la privatecon, cenzuras, postulas uzi proprietajn programojn, ekspluatas la uzantojn kaj ege damaĝas la naturon (por citi nur kelkajn ekzemplojn). Pro tio estas homoj, kiuj opinias, ke Google devas esti detruita.

Bonŝance, eĉ se Invidious malaperas, ekzistas aliaj liberaj projektoj kiel Piped, NewPipe kaj youtube-dl. Ĉu Google ankaŭ minacos la disvolvistojn de tiuj projektoj kaj iliajn milionojn da uzantoj?

Julian Assange estos ekstradicita al lando, kiu planis mortigi lin

La britia registraro decidas ekstradicii al Julian Assange al Usono, la lando, kiu planis mortigi lin; iliaj advokatoj apelacios al Alta Kortumo.

La trakto ricevita de Assange en Britia malliberejo estas fia: psikologiaj torturoj, kiuj kaŭzis al li ekstreman streson kaj igis, ke li deziru memmortigi, laŭ la observoj de pli ol sesdek kuracistoj kaj la speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj. En Usono li povas eĉ preni punojn, kiuj entute estu 175 jaroj sub la Spionada Leĝo. Assange agis kiel ĵurnalisto publikante misuzojn de povo kaj militkrimojn.