La Tor-reto ne nur provizas privatecon, sed ankaŭ malpliigas la kostojn kaj igas vian retejon pli rezista al la cenzuro. Kiel?
En la Interreto vi devas pagi domajnon. Tiu domajno povas facile esti cenzurita de aŭtoritatoj, se ili konsideras, ke vi faras ion kontraŭleĝan, aŭ se vi estas en lando sen gazetarlibereco. Kontraue, en la Tor-reto vi ne devas pagi centran aŭtoritaton por atribui IP-adreson al domajno1 kaj vi ne riskas, ke via retejo estu cenzurita, ĉar neniu povas eltrovi kie la servilo troviĝas aŭ forpreni la domajnon.
Tor protektas retejestrojn kaj uzantojn, ĉar ĝi provizas privatecon kaj evitas, ke la registaro minacu firmaojn kaj instituciojn por observigi la leĝon. Kiam vi afiŝas ion en la Interreto, vi estas sub la dispono de la registaro.
Pli kaj pli da leĝoj devigas identigi Interretan uzantojn. Tiu identigado pliigas la riskon de atako. Ju malpli da fojoj vi devas identigi vin, des pli protektita vi estos kontraŭ kodrompistoj, tiranaj registaroj, ktp. Vi estos nevidebla.
Tamen ekzistas problemo: en la Tor-reto vi havas malpli da videbleco. Kvankam ekzistas serĉiloj por la Tor-reto, la plejparto de la homoj ne scias, ke ili ekzistas, kaj uzas centrajn servojn, kiuj ne provizas privatecon. Multaj homoj ankoraŭ pensas, ke la Tor-reto estas nur por drogkomercistoj kaj pedofiloj. Ni devas normaligi la privatecon kaj eskapi el la centra gvatada strukturo de la hodiaŭa Interreto kiel eble plej multe. La Tor-reto estas utila ilo por ĉi tiu celo, sed ekzistas multaj pli.
Komentoj