Pli bonas uzi liberan monon

Fidata mono daŭre iĝas pli senvalora kaj estas kontrolata de malgranda elito. Aliflanke ekzistas malfermitkodaj ĉifrovalutoj, kiuj ne povas esti inflaciigitaj kaj funkcias en samtavola reto, sen neceso de centra banko aŭ unika administranto. Kial indas atenti pri ili kaj uzi ilin? Kiel fari tion?

Tia mono ne ĉesas gajni valoron kompare al fidataj valutoj, ĉar ĝi ne povas estas kreita el nenio, kiel centraj bankoj faras, kiam estas interesa por ili. Pro tio homoj, kiuj ŝparas aŭ investas en ĉifrovalutoj, havas grandan avantaĝon kompare kun homoj, kiuj ŝparas fidatan monon.

Evoluo de la prezo de Bitcoin inter marto de 2013 kaj aŭgusto de 2024
Evoluo de la prezo de Monero inter majo de 2014 kaj aŭgusto de 2024

Sed ne temas nur pri investilo; ili ankaŭ estas mono, kiu povas esti uzata por aĉeti ĉiujn specojn de varoj kaj servoj. Ekzistas granda kvanto da firmaoj, kiuj akceptas ĉifrovalutojn. Se firmao ne rekte akceptas ilin, eblas en multaj okazoj aĉeti donackartojn pere de firmaoj, kiuj agas kiel perantoj1. Eblas vivi uzante nur ĉifrovalutojn; mi faris tion dum iom da tempo kaj mi daŭre uzas ilin.

Mi havas kelkajn ĉifrovalutojn, do mi uzas ilin, kiam ilia valoro altiĝas kaj kiam konvenas. Se ne estas konvene por mi elspezi ilin, ĉar ilia valoro malaltiĝis aŭ mi volas ŝpari, mi uzas eŭrojn. Se vi uzas ĉifrovalutojn, vi respondecas pri la gardado de vian kapitalon; vi ne dependas de ekstera liveranto, kiu povas nuligi viajn transakciojn, limigi la monajn deprenojn, ktp. Alia diferenco estas, ke via kapitalo ne estas ligita al identeco de natura persono, sed al ŝlosila paro: publika kaj privata ŝlosiloj. Per ĉifrovalutoj via identeco troviĝas malantaŭ tiuj ŝlosiloj.

Tamen necesas havi komputilon aŭ poŝtelefonon kaj iujn sciojn de informadiko por uzi ĉifrovalutojn. Krome oni devas akiri ilin iel, aŭ gajnante ilin kontraŭ iu farita laboro aŭ aĉetante ilin.

Ankaŭ povas esti timige aĉeti, kiam la prezo estas alta. La solvo estas regule aĉeti ilin sendepende de la merkata prezo; tio estas, aĉeti ĉiumonate, ĉiusemajne aŭ ĉiutage. Plej rekomendinde estus aĉeti pli, kiam la prezo pli malaltiĝas. Longatempe vi kreskigos vian kapitalon, se vi faras tion kaj evitas aĉeti malindajn ĉifrovalutojn.

La temo de impostoj estas ankaŭ io, kio maltrankviligas iujn homojn, sed ne necesas pagi, se vi neniam vendas ilin. 😉

Komentoj